La homo, kiu lernas lingvojn kaj arde kaj kun intereso rakontas pri ĝiaj specifaĵoj aŭ tiu kiu volas prezenti kulturon de la propra lando pere de lingva prezento. Migrulo, kiu malfermas pordon al mondo de alia kulturo, por mallonga momento de prezento li povas fariĝi via instruisto. Ĉu vi rekonas vin mem en mia priskribo? Ĉu vi deziras esti instruisto de la festivalo? Do, ni jam longe atendas renkonton kun vi!
Vojaĝo estas longa procezo kaj ĝi bezonas antaŭpreparon. Ĉi-sube mi prezentas al vi mallongan informon pri eventuala enhavo de via prezento.
Rekomendoj pri enhavo de prezento:
Lingvan prezenton vi povas fari en la formo oportuna por vi kaj se la tempo permesos – aliajn informojn pri la lingvo laŭ via bontrovo.
Helpa materialo:
Antaŭ kaj post la prezento vi povas uzi nacian muzikon. Allogi partoprenantojn de la Lingva Festivalo por via prezento povas helpi antaŭe aranĝita lernoĉambro, tio povas esti atributoj de via lando – flago, afiŝoj kun bildoj de via lando, blazono. La sperto montras ke instruisto en nacia vesto kaj ofertanta bongustaĵojn estas ĉiam sukcesa varianto! Kun plezuro mi rememoras la guston de pakistanaj dolĉaĵoj, tamburludon kiu vokis al prezendo de la nepala lingvo kaj flamaj kaŭkaziaj dancoj dum prezento de la ĉeĉena.